Vizitu Forumon

Saluta mesaĝo de LEE Jungkee, Estrarano de UEA

(GMT+08:00) 2014-08-15 13:01:41     Redaktoro:Ĝoja

Karaj seminarianoj por AMO-3,

Laŭ la nova Strategia Plano de UEA, unu el la ĉefaj projektoj de la teamo Mark Fettes estas Aktivula Maturigo (AMO).

Ĝis nun, sub la gvido de vicprezidanto de UEA, Stefan MacGill ĝia funkciado daŭras kun rikoltoj okazigante tra la

kontinentoj. Finfine venis la ŝanco al Azi o, kiu estas nova leviĝanta motora kontinento de nia movado.

Mi vidas, ke neniam antaŭe okazis Esperanto-seminario en Azio kun ĉi tiom da bonkvalitaj kaj variaj programeroj, se mi ne erarus. En tiu senco tiu ĉi seminario estas nova iniciato kaj torĉo por azia movado.

Mi esperas, ke simila AMO-seminario senpaŭze okazos de loko al loko en Azio. Aparte mi kore dankas al nia kolego s-ro Trezoro Huang Yinbao, konsiliano de UEA, kiu ĉefe prizorgas tiun ĉi eventon kunlabore kun s-ro Chielismo WANG Tianyi, prezidanto de Siana Esperanto-Asocio kaj la Majstro Miaohui.

Lasi viajn prezentaĵojn dokumentforme en iu reta provizejo estas grave por tiuj, kiuj ne povis aliĝi al tiu ĉi AMO-3 fizike. Kvankam mi estas fore de vi dum la seminario, tamen ĉiam mia animo restos inter vi.

Rikoltplenan seminarion kaj plenan ĝuadon de la azieca etoso.

Samideane via

LEE Jungkee, Estrarano de UEA

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto