Vizitu Forumon

Qinqiang-Opero

(GMT+08:00) 2014-08-15 13:10:52     Redaktoro:esperanto

Nur ĉi tia voĉo estas ĉielskua.

Nur ĉi tia heroo povas elsendi la muĝon.

Ĉi tia majesta opero ĝuste estas Qingqiang-Opero. En la ĉina lingvo, Qiang signifas melodion. Qinqiang-Opero naskiĝis en la ĉina nordokcidenta landparto. Antaǔ pli ol 2 mil jaroj en tiu landparto situis la regno Qin, tial la regiono estis titolita Qin, kaj la opero naskiĝinta en la regiono nature estis nomata Qinqiang-Opero.

Qinqiang-Opero plenas de densa regiona trajto.

En la ĉina nordokcidenta landparto, la tero estas vasta, sed malfekunda, kaj loĝantaro malgranda. Tie troviĝas Flava Rivero, la patrina rivero de la ĉina nacio. Flava Rivero, volvante ŝlimon, torentas tage post tage. Tie situas la monde plej granda leǔsa sedimentejo, titolita "Leǔsa Altebenaĵo". Sur la altebenaĵo ĉie estas valoj, lokanoj ĝuste loĝas kaj vivas sur la altebenaĵo de generacio al generacio. Ofte oni facile rigardas la homon sur iu monto al la alia, sed necesas kelkaj tagoj por vere atingi la kontraǔan monton. Tial, oni kutimiĝis al kriado.

De la antikveco ĝis nun, lokanoj alfrontas ĉi tian kruelan medion. Kaj ĝuste pro la kruela medio la lokanoj posedas malmolan karakteron kaj firmecon. Ili rakontas pri ĝojo kaj malĝojo.

Tial, ili kutimiĝis al kriado por esprimi sian senton.

1 2 3 4 5 6
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto