Vizitu Forumon

Vendejo de Chen Yan pri nuptaj kostumoj kiel antikvaj

(GMT+08:00) 2015-02-11 13:30:48     Redaktoro:Li Lu

Antikvaj kostumoj povas bildigi gracion kaj belon de virinoj, kaj ankaŭ romantikan etoson, kiu donis al viroj pli grandan inklinon ĉasi sian korulinon. Virinoj en antikva kostumo ĉiam aspektas mildaj kaj ĉarmaj, dum viroj, dignaj kaj ĝentilaj. Kun la reviviĝo de antikva kulturo, furoro de antikvaj kostumoj en telefilmoj, kaj ŝanĝiĝo de koncepto pri belo, pli kaj pli multaj homoj en Ĉinio komencas havi inklinon al antikvaj kostumoj.

En nia programero ni prezentu al vi fraŭlinon Chen Yan, kiu estas mastrino de vendejo por nuptaj kostumoj kiel antikvaj. Ŝi naskiĝis en la 80aj jaroj de la 20a jarcento, tamen tre admiras antikvajn kostumojn, precipe nuptajn.

En la jaro 2008 Chen Yan, baldaŭ elironta el universitato, ne provis serĉi stabilan laboron, kiel la gepatroj volis, sed elektis esti komercistino por antikvaj nuptaj vestoj .

Ĉar ŝi rimarkis, ke nun pli kaj pli gejunuloj emas porti antikvajn vestojn, kiam ili geedziĝas. Ili opinias, ke antikvaj ceremoniaj kostumoj pli konformas al la ĉina tradicia moro kaj ankaŭ al la tendenco de modernaj gejunuloj.

Antaŭ sia eliro el universitato Chen Yan iris al Keqiao, Zhejiang. La urbeto estas la plej granda merkato pri ŝtofo en Ĉinio. Kiam ŝi vidis tiom da abundaj ŝtofoj, ŝi estis tute ekster si de ĝojo. Ŝi pensis, ekzemple, kian veston oni povus fari el tiu ŝtofo. Kvankvam ŝi en universitato studis pri administrado, tamen en ŝia kapo ofte venis ideo pri kostuma desegnado. Kaj nun antaŭ ŝi troviĝis diversspecaj ŝtofoj, kiuj multe kuraĝigis ŝin al ŝia intereso, tio estis, teni vendejon por antikvaj kostumoj.

Tial ŝi havis sian vestovendejon. Tio ne estis facila afero por juna knabino, ĉar ŝi estis ĵus diplomiĝinta el universitato kaj ne havis sperton pri komercado de vestoj.

Sed estis feliĉe, ke tiam estis nur kelkaj vendejoj por antikvaj nuptaj kostumoj en la tuta lando. Kaj cetere, en ŝia vendejo sin trovis relative pli multa sortimento da kostumoj. Sekve de tio, multaj novaj kaj malnovaj klientoj venis al la vendejo.

Nuntempe la vestovendejo de Chan Yan iras prospere, kaj ŝia vivo ankaŭ marŝas pli bone.

Nun ŝi havas sian teamon, kiu konsistas el ĉirkaŭ tridek personoj. Ŝi esperas, ke la teamo povos esti pli forta kaj pli granda. En nuna tempo la antikvaj kostumoj de ŝia vendejo pli kaj pli furoras, kaj pli kaj pli multaj homoj ŝatas antikvajn kostumojn.

"Tio, kio allogas klientojn, estas io tradicia. Ili opinias, ke ili estas ĉinoj, kaj en tia grava okazo, nome en nupto, sin vesti en ĉineska kostumo estas pli dece kaj ankaŭ pli belaspekte," diris Chen Yan.

Nacia kostumo estas simbolo de nacio. Chan Yan deziras, ke pli multaj homoj ŝatas siajn naciajn kostumojn.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto