Xi kondolencas pakistanan prezidenton pro serioza inundo en Pakistano
Pluveta Publikigita: 2022-08-29 20:05:11

La 29an de aŭgusto ĉina prezidanto Xi Jinping sendis kondolencan mesaĝon al pakistana prezidento Arif Alvi pro serioza inundo en la lando.

 Xi emfazis, ke la serioza inundo en Pakistano kaŭzis gravajn perdojn de vivoj kaj posedaĵoj. Nome de la ĉina registaro kaj la ĉina popolo kaj en sia nomo Xi esprimis profundan funebron pri la mortintoj kaj sinceran simpation al iliaj familianoj kaj al la vunditoj kaj la suferantoj.

Xi diris, ke kiel ampleksaj strategiaj kunlaboraj partneroj kaj intimaj amikoj, Ĉinio kaj Pakistano ĉiam dividis feliĉon kaj malfeliĉon, helpis unu la alian kaj komune respondis seriozajn naturajn katastrofojn. Tuj post la serioza inundo, Ĉinio donis kaj donos urĝajn helpojn al Pakistano kaj subtenos la kontraŭkatastrofan laboron. Xi diris ankaŭ, ke li kredas, ke sub la komuna penado de la pakistanaj registaro kaj popolo, homoj en la regionoj trafitaj de la inundo certe venkos la katastrofon kaj rekonstruos la hejmlandon.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree