Estas rimarkinda ekologia restariga efiko en Dafeng Alkorezervejo
Pluveta Publikigita: 2022-08-29 18:52:34

Kiel la plej granda alkorezervejo de la mondo, ekde 2022, Dafeng-a Nacia Alkorezervejo aldonis 1 036 malgrandajn alkojn, kaj la populacio atingis 7 033. La ekologia restariga efiko estas rimarkinda. Alko estas besto sub la unuaklasa protekto en Ĉinio. Ĝi estis enlistigita de la Internacia Unio por Naturkonservado kiel endanĝerita specio. En aŭgusto 1986, 39 alkoj estis transportitaj el Britio al Dafeng. De tiam, tiuj alkoj komencis la reproduktadon en la origina loko. La protektado atingis evidentan efikon danke al la laborego dum la pasintaj pli ol 30 jaroj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree