Inundo en Pakistano jam kaŭzis morton de 1061
Pluveta Publikigita: 2022-08-29 18:34:03

Ekde mezo de junio la pluvego pro musono kaŭzis inundon kaj aliajn katastrofojn en Pakistano. Laŭ donitaĵoj de Pakistana Nacia Administracio pri Katastrofoj publikigitaj en la 28a laŭ la loka tempo, la pluvego jam kaŭzis morton de 1 061 homoj kaj vundiĝon de 1 575. Cetere pli ol 33 milionoj da homoj suferas la katastrofon.

La donitaĵoj montris, ke la pluvego kaj inundo detruis 157 pontojn kaj milionon da domoj en Pakistano.

La 28an pakistana ministro pri klimata ŝanĝiĝo diris, ke la registaro taksas la perdon de la suferantoj kaj donos kompenson al ili.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree