Interpartia konflikto skuos fundamenton de Usono
Yu Publikigita: 2022-08-29 18:41:24

Aŭgusto de tiu ĉi jaro certe estos enskribita en la analojn de Usono. La hejmo de eksa prezidento Donald Trump estis traserĉita de la Federacia Buroo de Enketo. Trump asertis, ke tio estas "pura politika persekuto", dum la registaro de Joe Biden diris, ke ĝi ne sciis pri tio. La okazaĵo rompis la politikan silentan interkonsenton de la du partioj en la historio de Usono kaj estas rekorda en la "batalo" inter la du partioj, indikante, ke la du partioj atakas unu la alian por la venontaj mezperiodaj elektoj. La brita revuo The Economist atentigis, ke polariĝo de interpartia batalo, akriĝo de la socia dividiĝo kaj eskaladiĝo de politika konflikto en Usono eble "skuos la fundamenton de Usono".

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree