Oliv-verda porcelana okeĝa akvobotelo
Ĝoja Publikigita: 2022-08-30 09:14:55

Oliv-verda porcelano estas unuaklasa celadono. Frame estas simpla kaj gracia oliv-verda porcelana botelo, elfosita el Housi'ao-restaĵo de bakfornoj por produkti oliv-verdajn porcelanaĵojn apud Shanglin-lago de urbo Cixi, sudorienta ĉina provinco Zhejiang. Ĝiaj linioj estas glataj kaj naturaj, kaj ĝia ruĝete nigra glazuro estas brila kaj dika kiel glacio kaj jado.

Abundas specoj de oliv-verda porcelano, kaj la ĉefaj estas bovlo, telero, bonza pelveto, taso kaj skatolo, samtempe ankaŭ ekzistas kruĉo kun tenilo, botelo, poto, telereto, forno, pokalo, kapkuseno, plata kruĉo, okeĝa akvobotelo, rondventra akvobotelo kaj subtaso ktp.. Ĉiuj specoj havas riĉajn malsamajn formojn. Oliv-verda porcelano estas delikata kaj pura sen rusta punkto kaj aliaj malpuraĵoj, kiuj ofte videblas en celadono. Ĝia ruĝete nigra glazuro estas brila kaj dika kiel glacio kaj jado. Ĝi karakteriziĝas per formo kaj pura koloro.

Housi'ao-restaĵo de bakfornoj estis la ĉefa bakejo por baki palacajn porcelanojn en la lasta Tang-dinastio (875 – 907) kaj la Kvin Dinastioj (907 – 960) kaj reprezentis la plej altan nivelon de porcelana-produktado de tiu ĉi periodo. Tiea oliv-verda porcelano, sin karakterizanta per ruĝeta nigro, ne nur estis granda progreso en la historio de produktado de porcelano, sed ankaŭ fariĝis sinonimo de posta altklasa celadono kaj influis produktadon de amaso da postaj konataj bakejoj kaj estetikon de la tuta socio.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree