Tegoloj elterigitaj en ruinoj de Ses Maŭzoleoj de Dinastio Song
Ĝoja Publikigita: 2022-08-30 09:00:04

Sur tegmentorandaj tegoloj, elterigitaj en ruinoj de Ses Maŭzoleoj de la Dinastio Song (960 – 1279), estas gravuritaj simetriaj lotusopetalaj desegnaĵoj. Ili estas fajnaj kaj elegantaj, praktikaj kaj belaj, kaj montras gravuradon kiel flosantajn nubojn kaj fluantan akvon. Pecoj da tegoloj, kovrintaj tegmentojn, ne nur ŝirmis la konstruaĵojn kontraŭ vento kaj pluvo, sed ankaŭ markis estetikon kaj pompon de la Song-kulturo.

La ruinoj de sesmaŭzolea tombejo de la dinastio Song estas la plej grandskalaj ruinoj de imperiestraj maŭzoleoj en la regiono sude de la malsupra baseno de Jangzi-Rivero, inkluzivanta la sudajn partojn de Jiangsu- kaj Anhui-provincoj kaj la nordan parton de Zhejiang-provinco. La ruinoj situas ĉe la monto Cuangong de urbeto Fusheng de urbo Shaoxing en la ĉina sudorienta provinco Zhejiang, kaj distancas de la urbcentro je 18 kilometroj. Troviĝas tie ruinoj de sep tomboj, en kiuj estis enterigitaj ses imperiestroj de la Suda Song-dinastio (1127 - 1279 ) kaj unu de la Norda Song-dinastio (960 – 1127), kaj sep tomboj, en kiuj estis enterigitaj sep imperiestredzinoj. Tial laŭ la vico de la ses imperiestroj de la Suda Song-dinastio, oni nomis la ruinojn song-dinastia sesmaŭzolea tombejo, kaj ĝia konstruado daŭris 144 jarojn, kovrante plejparton de la Suda Song-dinastio.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree