Ĉu japana helpo al Afriko estas sincera?
Yu Publikigita: 2022-08-30 20:52:02

La oka Tokia Internacia Konferenco pri Afrika Disvolvado sub la domino de Japanio okazis en Tunizio de la 27a ĝis la 28a de aŭgusto. Laŭ raportoj de ĉefaj amaskomunikiloj en Japanio aŭ diversaj rimarkoj faritaj de japanaj oficialuloj en la kunveno, la plej forta impreso estas, ke malantaŭ la promesita "helpo" al Afriko en la kunveno estas kaŝitaj intencoj, kaj Ĉinio denove pasive fariĝis la mankanta "protagonisto".

En la monda ekonomio, Afriko estas relative postiĝinta. Estas bone, ke la internacia komunumo donu ekonomian subtenon al Afriko. Tamen iuj landoj havas kaŝitajn intencojn. En la oka Tokia Internacia Konferenco pri Afrika Disvolvado, japana ĉefministro Fumio Kishida anoncis en parolado per videoligo, ke Japanio investos 30 miliardojn da usonaj dolaroj en Afriko kaj trejnos 300 000 talentulojn por Afriko en la venontaj tri jaroj, asertante, ke Japanio evoluos kune kun Afriko. Kishida ankaŭ emfazis, ke "ĉi tio diferencas de la praktiko de Ĉinio". Asahi Shimbun, la plej granda ĵurnalo en Japanio, atentigis en sia raporto la 28an de aŭgusto, ke ĉefministro Kishida plifortigos rilatojn kun afrikaj landoj por rezisti Ĉinion.

Tio delonge ne estas sekreto. De post kiam Ĉinio prezentis la iniciaton Zono kaj Vojo en 2013, iuj japanaj politikistoj estas obsedata de tio. Ĉie, ĉu en sudorienta Azio aŭ en la afrika kontinento, kovri la iniciaton Zono kaj Vojo per la tiel nomata infrastruktura investado fariĝis grava rimedo de la japana registaro por konkurenci kun Ĉinio en la lastaj jaroj. Sed la demando estas, ĉu Japanio povas atingi sian celon.

Tio, kio estas pli dubinda por afrikaj landoj, estas, ĉu la helpo de Japanio al Afriko estas por Afriko aŭ por ĝiaj propraj interesoj? Kiel atentigis multaj analizistoj, Japanio asertis pliigi helpon al Afriko en la lastaj jaroj. Krom pliigi sian ĉeeston en Afriko kaj rezisti al Ĉinio, ĝi ankaŭ volas elspezi monon por aĉeti "konstantan membrecon".

Afriko estas granda merkato por internacia kunlaboro, sed ne nulsuma ludejo. Kishida asertis, ke Japanio disvolviĝos kune kun Afriko. Do, ĝi devas esti sincera al la afrika popolo kiel Ĉinio, por ke ili sentu egalecon, respekton, reciprokan profiton kaj kungajnajn rezultojn. Ĝi tute ne parolis pri kunlaboro kun la internacia komunumo, sed nur emfazis konfrontiĝon kaj konkurencon. Tia helpo ne estas bezonata de Afriko.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree