Arkeologio ankaŭ eksplikis la amon de la homoj al kato.
Mirinda Publikigita: 2022-08-30 15:39:25

Antaŭ nelonge la arkeologiaj trovoj en Restaĵo Sanxingdui de Ĉinio vekis entuziasmon de ĉinoj pri historiaj objektoj. Ĉu vi kredas, ke la arkeologio ne nur rilatas al historiaj objektoj, sed ankaŭ eksplikis la amon de la homoj al kato.

 

Lastatempe brita scienca gazeto Royal Society Open Science publikigis la lastan esploron, en kiu sciencistoj komparis la dimensiojn de kranio kaj cerbo de tri specioj de katoj, la moderna hejma kato, primitiva afrika sovaĝkato kaj eŭropa sovaĝkato. La rezulto estas, ke kompare kun la katoj vivintaj antaŭ 10 mil jaroj, la cerbkapacito de moderna hejma kato reduktiĝis je 25%.

Tio estas ĝenerala fenomeno en hejmigitaj animaloj. Ekzemple la cerbkapacito de hejmigita hundo malgrandiĝis je 29%, tiu de ŝafo, 24%, tiu de bovo, 26%, la hejmigitaj animaloj ne bezonas pli grandan marĝenan sistemon en la kranio, kiu respondecas pri timo, atento kaj atako. Laŭ tiu teorio, la kato estis dresita de la homoj.

Momenton! Arkeologoj ne konsentis pri tio, ĉar la kato estis hejmigita de la homoj antaŭ 4 000 jaroj kaj fariĝis populara antaŭ 3 600 jaroj danke al fervoro de egiptanoj. Tamen la plej freŝa esploro diris, ke la kapacito de la homa cerbo ekmalgrandiĝis ĝuste antaŭ 3 000 jaroj. Tio okazis post kiam la kato eniris la homan familion. Laŭ la malsovaĝiga teorio, estis pruvita, ke la homaro estis hejmigita de la katoj. Sciencistoj donis pliajn kialojn:

Unue, sovaĝaj katoj ne ŝatas, nek kapablas kapti musojn. Ili preferas kapti birdojn. Tamen eble por ĝojigi la homaron, ili sin alivestis en muskaptinto por longtempe vivi en la homaj loĝejoj.

Due, sovaĝaj katoj malofte miaŭas kaj ne babilas inter si per miaŭo. La miaŭo probable estis lingvo inventita de la katoj aparte por plezurigi la homaron kaj montri ilian ĉarmon.

Trie, katoj ankaŭ donis influon al la homaro per sia parazito Toxoplasma Gondii. Tia parazito povas ŝanĝi la dopaminan nivelon de la homaro, eĉ inlfui ilian karakteron.

Ĉiu malsovaĝigo estas reciproka influo inter animaloj kaj homoj. Ĉu vi konsentas, ke vi estis dresita de kato? Gratulon, vi havis alian mirindan scion!

 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree