Ĉinio liveros pli da humanitaraj provizaĵoj al Pakistano
Yu Publikigita: 2022-08-30 16:47:16

Proparolanto de la Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj Zhao Lijian diris lunde, ke Ĉinio liveros plian humanitaran helpon inkluzive de 25 000 tendoj al Pakistano trafita de inundo.

Zhao diris, ke ankaŭ la Ĉina Societo de la Ruĝa Kruco liveros 300 000 usonajn dolarojn da urĝa monhelpo al la Pakistana Societo de la Ruĝa Krescento, kaj ke la decido pliigi la humanitaran helpon estis farita pro plua disvolviĝo de la katastrofo kaj la krizhelpa bezono de Pakistano. Li aldonis, ke Ĉinio kaj Pakistano estas ĉiaveteraj strategiaj kunlaboraj partneroj, veraj amikoj kaj bonaj fratoj kundividantaj feliĉon kaj malfeliĉon. De post kiam la katastrofo trafis Pakistanon, Ĉinio estas maltrankvila pri la tuŝitaj homoj en la lando, kaj ŝtata konsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi esprimis simpation al pakistana ministro pri eksterlandaj aferoj Bilawal Bhutto Zardari.

Zhao diris ankaŭ, ke la ĉina ambasadorejo en Pakistano kaj la pakistana ambasadorejo en Ĉinio kontaktas koncernajn entreprenojn kaj diversajn sektorojn por kolekti monrimedojn. Li esprimis esperon, ke la pakistana popolo venkos la katastrofon kaj rekonstruos sian patrujon kiel eble plej frue.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree