Usona pensfabriko: Granda nombro de pacientoj kun longtempaj simptomoj de novkronviruso kaŭzis gravan damaĝon
Pluveta Publikigita: 2022-08-30 14:53:20

La 26an de aŭgusto usona amaskomunikilo CNBC raportis, ke usona pensfabriko Brookings publikigis raporton lastatempe. La raporto diris, ke oni kalkulis, ke 16 milionoj da plenkreskuloj inter 18 kaj 65 jaroj en Usono suferas de longdaŭraj simptomoj de la novkronviruso, kaj 2 milionoj ĝis 4 milionoj el ili ne kapablas labori pro tio. La nombro estas proksimume unu triono de la nuna labormanko en Usono. Por individuoj, la pacientoj kun longtempaj simptomoj de novkronviruso suferas ne nur de fizika malkomforto, sed ankaŭ de enspeza perdo pro ne laborado; Por la tuta lando la grandeco de ĉi tiu grupo kaŭzas severan damaĝon al la usona ekonomio. Estas rimarkinde, ke la nombro de pacientoj kun longtempaj simptomoj de novkronviruso nur daŭre pliiĝos pro kontinua disvastiĝo de la epidemio en Usono.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree