Reprezentantoj de diversaj etnoj en Xinjiang sendis mesaĝojn al Michelle Bachelet rakontante proprajn travivaĵojn kaj esprimante raciajn prizorgojn
Ĝoja Publikigita: 2022-08-30 15:24:18

Laŭ konigo, lastatempe multaj popolamasoj en Xinjiang spontanee sendis retmesaĝojn al alta komisaro de UN por homaj rajtoj Michelle Bachelet. En la mesaĝoj ili rakontis pri siaj travivaĵoj, prezentis veran staton de Xinjiang kaj esprimis fortan indignon pri atako kaj nigrigo de Xinjiang fare de usonaj kaj okcidentaj kontraŭĉinaj fortoj.

Unue, multaj viktimoj de perfortaj terorismaj kazoj informis Michelle Bachelet pri siaj suferoj kaj malfeliĉo kaŭzitaj de perfortaj terorismaj fortoj. Due, diplomitoj de centroj de edukado kaj trejnado informis Michelle Bachelet pri siaj lernado en la centroj kaj postlerna stato. Trie, multaj religiaj personoj informis Michelle Bachelet pri laŭleĝa garantio de libereco de religia kredo en Xinjiang. Kvare, multaj fakuloj, erudiciuloj kaj reprezentantoj de popolamasoj informis Michelle Bachelet pri elfoso kaj protekto de elstaraj tradiciaj kulturoj de diversaj etnoj en Xinjiang. Kaj kvine, multaj laborantoj informis Michelle Bachelet pri sendependa laborigo kaj entreprenigo.

En la lasta tagdeko de majo de la kuranta jaro, Michelle Bachelet, alta komisaro de UN por homaj rajtoj, kaj ŝiaj sekvantoj vizitis Xinjiang, faris vastajn interŝanĝojn kun diversrondaj popolamasoj kaj persone vidis la prosperan scenon de Xinjiang, ke la socio estas trankvila kaj paca, kaj loĝantoj pace kaj kontente vivas kaj laboras. Diversrondaj popolamasoj de Xinjiang sendis retmesaĝon al Michelle Bachelet esprimante siajn prizorgojn kaj esperojn. Ili esperas, ke s-ino Michelle Bachelet, alta komisaro de UN por homaj rajtoj, povos aŭdi iliajn voĉojn, respektos iliajn opiniojn kaj objektive kaj juste rigardos la homrajtan staton en Xinjiang sur bazo de aferoj viditaj aŭ aŭditaj dum sia vizito en Xinjiang.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree