Ĉinio urĝas Usonon ne esti incitemulo pri paco kaj stabileco de Tajvana Markolo
Yu Publikigita: 2022-08-30 16:30:58

Ĉinio lunde urĝis Usonon ne esti la incitemulo pri paco kaj stabileco de Tajvana Markolo, unu tagon post kiam du usonaj militŝipoj navigis tra la markolo.

La usonaj krozŝipoj Chancellorsville kaj Antietam navigis tra la Tajvana Markolo dimanĉe, kio estas la unua tia transito publikigita post kiam prezidanto de la usona Ĉambro de Reprezentantoj Nancy Pelosi faris provokan viziton al la ĉina regiono Tajvano la 2an de aŭgusto.

Laŭ raporto de la novaĵ-agentejo Reuters, oficialulo de la Blanka Domo diris, ke la trairo de la usonaj militŝipoj estis "tre konforma" al la usona "politiko de unu Ĉinio" kaj serĉanta "liberan kaj malferman Hind-Pacifikon".

Zhao Lijian, proparolanto de la ĉina Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj, refutis la usonan aserton en regula gazetara konferenco lunde en Pekino.

Zhao diris al raportistoj, ke usonaj militŝipoj ofte streĉas siajn muskolojn sub la preteksto de "libereco de navigado", kio ne estas promeso al libereco kaj malfermiteco, sed provoko serĉi "liberecon de intenca entrudiĝo".

Li aldonis, ke Ĉinio urĝas la usonan flankon ĉesi malplenigi la principon de unu Ĉinio, observi la principon de unu Ĉinio kaj la kondiĉojn de la tri ĉina-usonaj komunaj komunikaĵoj honeste, kaj ne esti incitemulo pri paco kaj stabileco de la Tajvana Markolo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree