Hodiaŭ ni parolas pri…Mi forgesis la temon!!!
Mirinda Publikigita: 2022-08-31 17:27:41

Ĉu vi havas la sperton similan al mi? Kiam mi iris al dormĉambro por preni aĵon, sed enirinte en la ĉambron mi tuj forgesis kion mi volas preni. Kiam mi malfermis la glaciŝrankon por manĝaĵo, sed malferminte la pordon, mi tuj forgesis kion mi volas manĝi.

Ĉu mi estas tiel maljuna? Aŭ mi estis infektita de senila demenco?

Ne maltrankviliĝu! Tio fakte estas ordinara psikologia fenomeno nomata “porda efekto”. La homo eble forgesas la aferon post trapaso de la pordo.

Psikologoj faris la eksperimenton: En la tablo estas 6 ludbrikoj de malsamaj figuroj kaj koloroj, volontuloj elektis unu el ili kaj kaŝis ĝin en la bokso. Poste ili devas juĝi, ĉu la ludbriko montrita en la monitoro estas sama ol tiu elektita en ilia bokso. Por la unua grupo la tablo kaj la monitoro troviĝas en la sama ĉambro, por la dua grupo, la volontulo devas trapasi la pordon por kontroli la monitoron.

Rezulto montras, ke volontuloj de la dua grupo malmulte pravis en respondo kompare kun la unua grupo, kaj ili bezonas pli longan tempon por fari la juĝon.

Kial? Sciencistoj opinias, ke nia cerebro kutime reservi memoron laŭ unuo de spaco. Unu ĉambro estas unu memora unuo kaj la pordo servas kiel apartigilo de malsamaj spacoj. Kiam la homo trapasas la pordon, la cerebro apartigas la memoron kaj erare pensas, ke ne estas bezonata plu la memoro de la antaŭa spaco kaj rekte senigi ĝin.

Ĉu la “porda efekto” pruvis, ke nia cerebro ne estas saĝa? Male! Ĝi pruvis, ke la cerebro aktive funkcias kaj elstreki memoron estas aktive “klarigi memoraĵon” por doni plian memoran spacon al la nova medio kaj pli bone plenumi la novan taskon.

Kompreneble se la “porda efekto” vere ĝenas vin, vi povas preni la aĵon forte rilatan kun la memoro por fortigi la gravan informon pri memoro kiam ŝanĝiĝos la medio. Kontraŭe ni povas aktive utiligi la “pordan efekton” por aktive funkciigi nian cerebron.

Gratulon ke ni kune dividis la mirindan scion. Ne forgesu Mirindan Mondon.

 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree