De kie venas bona reputacio de ĉina servokomerca foiro?
Yu Publikigita: 2022-08-31 20:38:22

"Ni estas la rektaj profitantoj de la ĉina servokomerca foiro." Wanna Lorluelert, ĝenerala direktoro de iu tajlanda industria parko, diris al raportistoj antaŭ kelkaj tagoj. Estas la tria sinsekva fojo, ke la industria parko partoprenas en la interreta foiro de entreprenoj kadre de la Ĉina Internacia Foiro pri Servokomerco. Wanna diris, ke la servokomerca foiro helpos al ili precize trovi ĉinajn klientojn, varbi pli da entreprenoj al la industria parko kaj enkonduki progresintajn teknologion de Ĉinio.

Tio estas enkorpigo de multaj programoj de la internacia kunlaboro, kiuj estis efektvigitaj danke al la Ĉina Internacia Foiro pri Servokomerco dum la pasinta jardeko. De kiam ĝi okazis unuafoje en 2012, la foiro akumulis bonan reputacion de tutmondaj entreprenoj, kaj fariĝis la plej granda ekspozicio en la kampo de monda servokomerco, kovrante 12 ĉefajn servajn sektorojn difinitajn de la Monda Organizo pri Komerco.

Pro sia reputacio, la Ĉina Internacia Foiro pri Servokomerco 2022, kiu inaŭguris la 31an de aŭgusto, altiris pli ol 400 el la 500 plej grandaj kompanioj de la mondo kaj internaciajn ĉefajn entreprenojn por eksterreta partopreno. La proporcio de alilandaj aliĝintoj al la foiro atingis 20,8%, pli multe je preskaŭ 3 procentpunktoj kompare kun la lasta foiro.

De kie venas la bona reputacio de la servokomerca foiro? Ĝi venas de la altiro de la granda merkato de Ĉinio. La jardeko de la kresko de la ĉina servokomerca foiro estas ankaŭ la jardeko de la rapida disvolviĝo de la ĉina servokomerco. De 2012 ĝis 2021, la aldonvaloro de la ĉina serva industrio pliiĝis 1,49-oble, kaj la averaĝa jara kresko de serva importado kaj eksportado atingis 6,1%, tio estas je 3,1 procentpunktoj pli rapida ol la tutmonda kresko. La ĉina servokomerco okupis la duan lokon de la mondo dum ok sinsekvaj jaroj. En la unua duono de la kuranta jaro, la totala kvanto de importado kaj eksportado de servoj de Ĉinio kreskis je 21,6%, kaj la favora saldo el telekomunika, komputila kaj informa servoj 1,2-oble pliiĝis, kompare kun la sama periodo de la lasta jaro. La leviĝo de la ĉina servokomerco devas esti atribuita al la plifortiĝo de avantaĝoj de la supergranda merkato. Per la servokomerca foiro multaj alilandaj entreprenoj malfermis la ĉinan merkaton.

Tio estas la ĉarmo de LA ĉina servokomerca foiro, la altiro de la granda merkato de Ĉinio, kaj la frukto de la kontinua malfermo de Ĉinio. La ĉiam pli mallongigita negativa listo pri fremda investo, la senĉese plibonigita leĝo pri fremda investo, la 21 eksperimentaj liberkomercaj zonoj tra la lando, kaj altnivela malfermo de Ĉinio forte altiras fremdan investon.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree