Lastatempe la Vespero de Aŭtunmeza Festo de Ĉina Komunikila Grupo estis registrita en la ĉina urbo Zhangjiagang kaj estos elsendita vespero de la Aŭtunmeza Festo, kiu falas en la 10an de septembro ĉi-jare. La vespero montros la tradician kulturon, la sopiron al hejmloko kaj la amon al patrolando per dancadoj, kantadoj, simfonio, opero kaj aliaj prezentadoj. Per novaj teknologioj la vespero estos elsendita en ultra-altdifina formo kaj tridimensia sono por la unua fojo.