20a Nacia Kongreso de KPĈ okazos 16an de oktobro en Pekino
Yu Publikigita: 2022-08-30 21:36:39

La Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) marde okazigis kunvenon pri la prepara laboro por la sepa plena sesio de la 19a Centra Komitato de la KPĈ kaj la 20a Nacia Kongreso de la KPĈ. Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la KPĈ, prezidis la kunvenon.

La kunveno decidis, ke la sepa plena sesio de la 19a Centra Komitato de la KPĈ estu kunvokita la 9an de oktobro en Pekino. La Politika Buroo de la Centra Komitato de la KPĈ proponos al la plena sesio, ke la 20a Nacia Kongreso de la KPĈ estu kunvokita la 16an de oktobro en Pekino.

La kunveno emfazis, ke la 20a Nacia Kongreso de la KPĈ estas kongreso kun granda signifo, kunvokita en decida momento, kiam la tuta partio kaj la tuta lando entreprenas novan vojaĝon al konstruado de moderna socialisma lando en ĉiuj aspektoj, kaj antaŭen marŝas al la Dua Centjara Celo.

La kongreso alte tenos la grandan standardon de socialismo kun ĉinaj trajtoj, persistos pri Marksism-Leninismo, la Penso de Mao Zedong, la Teorio de Deng Xiaoping, la Teorio de Tri Reprezentantoj kaj Scienca Vidpunkto pri Disvolvado, kaj ĝisfunde efektivigos la Penson de Xi Jinping pri Socialismo kun Ĉinaj Karakterizaĵoj por Nova Epoko.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree