Simpozio en Pekino festas 30an datrevenon de Konsento de 1992
Yu Publikigita: 2022-08-31 15:29:22

Simpozio okazis marde en Pekino por memorfesti la 30an datrevenon de la Konsento de 1992, kun la ĉeesto de pli ol 60 homoj interrete kaj eksterrete.

La partoprenantoj inkluzivas iujn, kiuj persone spertis la atingon de la Konsento de 1992, kaj ankaŭ fakulojn kaj akademiulojn de ambaŭ flankoj de la Tajvana Markolo.

Antaŭ tridek jaroj, komisiite de ambaŭ flankoj de la Tajvana Markolo, la ĉeftera Asocio por Rilatoj Trans la Tajvana Markolo kaj la tajvana Fondaĵo por Transmarkolaj Interŝanĝoj atingis la konsenton, ke "la du flankoj de la Tajvana Markolo ambaŭ persistas en la principo de unu Ĉinio." La esenco de la Konsento de 1992 estas, ke "ambaŭ flankoj de la Tajvana Markolo apartenas al unu Ĉinio kaj laboros kune por nacia reunuiĝo."

La Konsento de 1992 difinas la fundamentan naturon de transmarkolaj rilatoj, kaj metas la politikan fundamenton por la disvolviĝo de rilatoj inter la du flankoj de la markolo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree