Xi Jinping sendis gratulan mesaĝon al malajzia ŝtatestro pro 65a datreveno de sendependiĝo de Malajzio
Pluveta Publikigita: 2022-08-31 15:04:53

La 31an de aŭgusto ĉina prezidanto Xi Jinping sendis gratulan mesaĝon al Al-Sultan Abdullah Ri'ayatuddin Al-Mustafa Billah Shah Ibni Sultan Haji Ahmad Shah Al-Musta'in Billah, la plej alta ŝtatestro de Malajzio, pro la 65a datreveno de la sendependiĝo de la lando.

Xi diris, ke depost sendependiĝo de la lando la disvolviĝo kaj konstruado de Malajzio akiris rimarkindan atingon. Senĉese altiĝis la vivnivelo de la popolo. Malajzio ludis specialan rolon en la aferoj internaciaj kaj regionaj. Ĉinio kaj Malajzio estas tradiciaj amikaj najbaroj kaj ĉiam havas bonajn rilatojn. La du flankoj kune desegnis disvolvan planon post la epidemio kaj faris pozitivan kontribuon al la prospero kaj stabileco de la regiono. Xi alte atentas la ĉina-malajziajn rilatojn kaj volas kune kun Al-Sultan Abdullah Ri'ayatuddin Al-Mustafa Billah Shah Ibni Sultan Haji Ahmad Shah Al-Musta'in Billah fortigi politikan konfidon, profundigi kunlaboron en diversaj kampoj, antaŭenpuŝi la ĉina-malajziajn rilatojn al konstruado de komunumo kun komuna estonteco kaj alporti bonaĵojn al la du landoj kaj iliaj popoloj.

Samtage ankaŭ ĉina ĉefministro Li Keqiang kaj ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi respektive sendis gratulajn mesaĝojn al siaj malajziaj paraleluloj Dato' Sri Ismail Sabri bin Yaakob kaj Saifuddin pro la datreveno.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree