La retejo de la usona gazeto Forbes publikigis artikolon dirante, ke influite de la rus-ukraina konflikto, borsoj falis, inflacio daŭre estis sur alta nivelo, kaj energikrizo serioziĝas en Eŭropo. La Eŭropa Unio jam fariĝis la tria mondo de la okcidentaj mondaj ekonomioj.
La nuna problemo en Eŭropo estis kaŭzita de multaj faktoroj, unu el kiuj estas, ke sekve de Usono la EU efektivigas ampleksajn sankciojn kontraŭ Rusio. Tio rompis la normalan industrian ĉenon kaj provizoĉenon. La eliro por Eŭropo estas liberiĝi de la katenoj de Usono kaj sekvi sendependan eksteran politikon kaj "strategian aŭtonomecon".