Liu Yuyin, proparolanto de la Ĉina Misio al la UN en Ĝenevo, diris, ke Ĉinio firme oponas la tiel nomatan "taksadon" pri Xinjiang, publikigitan de la Alta Komisarejo de la UN pri Homaj Rajtoj, emfazante, ke ĝi "makulas kaj kalumnias Ĉinion kaj intervenas en la internajn aferojn de Ĉinio."
Li aldonis, ke la tiel nomata "taksado" baziĝas sur supozo de kulpo kaj dependas de malveraj informoj kaj mensogoj fabrikitaj de kontraŭĉinaj fortoj kiel la ĉefaj fontoj.