Ĉina Societo de Ruĝa Kruco donacis 300 000 usonajn dolarojn al homoj trafitaj de inundoj en Pakistano
Yu Publikigita: 2022-09-01 15:19:12

Transdona ceremonio de 300 000 usonaj dolaroj da krizokaza monhelpo de Ĉina Societo de la Ruĝa Kruco al Pakistana Societo de la Ruĝa Krescento okazis marde nokte en Islamabado.

Nome de Ĉina Societo de la Ruĝa Kruco, la ĉina ambasadoro al Pakistano Nong Rong transdonis la donacon al Pakistana Societo de la Ruĝa Krescento por helpi tiujn trafitajn de la lastatempaj inundoj en Pakistano.

Nong diris en la ceremonio, ke la ĉina-pakistana fera frateco dividas feliĉon kaj malfeliĉon, kaj ke la ĉina registaro decidis provizi Pakistanon per helpo kun valoro de 100 milionoj da juanoj (14,5 milionoj da usonaj dolaroj), inkluzive de 25 000 tendoj kaj aliaj humanitaraj provizaĵoj.

La ĉina ambasadoro aldonis, ke krome, la ĉina registaro subtenos la klopodojn de Pakistano en postkatastrofa rekonstruado, kaj antaŭenigos duflankan kunlaboron en antaŭzorgo kontraŭ naturaj katastrofoj.

Prezidanto de Pakistana Societo de la Ruĝa Krescento Abrar ur Haq esprimis sian dankemon al la ĉinaj registaro kaj popolo kaj ankaŭ al Ĉina Societo de la Ruĝa Kruco, kaj diris, ke Ĉinio ĉiam estas inter la unuaj, kiuj  etendas helpan manon al Pakistano.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree