La 30an de aŭgusto usona ĵurnalo The Washington Post kaj aliaj amaskomunikiloj raportis, ke intervjuate kun amaskomunikiloj, nederlanda defendministro Kajsa Ollongren diris, ke la nederlanda flanko tre zorgas pri la serioza pafilperforto en Usono. Antaŭ nelonge tri nederlandaj specialaj soldatoj estis pafatakitaj en Usono, kaj unu el ili mortis. Kajsa diris, ke en Usono homoj ofte solvas konfliktojn per pafiloj. Tio estas tragika fenomeno.