Xi Jinping sendis gratulan mesaĝon al Ĉina Internacia Foiro pri Servokomerco 2022
Pluveta Publikigita: 2022-09-01 08:28:58

La 31an de aŭgusto ĉina ŝtata prezidanto Xi Jinping sendis gratulan mesaĝon al Ĉina Internacia Foiro pri Servokomerco 2022.

Xi diris, ke la foiro estas grava platformo por grandigi malfermon, profundigi kunlaboron kaj gvidi novigadon kaj faris pozitivan kontribuon por akceli tutmondajn servoindustrion kaj servokomercon. Ĉinio ĉiam persistas en altnivela malfermo akcelanta altkvalitandisvolviĝon, senĉese malstreĉas merkataliron en la servokomerco, altigas nivelon de translandaj servokomercoj, ekspluatas funkcion de malfermaj platformoj kaj klopode konstruas altnorman malferman sistemon de servoindustrio.

Xi Jinping emfazis, ke Ĉinio volas kune kun aliaj landoj en la mondo persisti en plurflankismo, komunaj profitoj, kunlaboro kaj komuna gajno, kune akceli servoekonomion malferman kaj kundividan kaj injekti movforton por revigliĝo de la monda ekonomio.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree