Kontraŭterorisma forumo en Pekino fokusiĝas al internacia kunlaboro kaj inteligenta armilaro
Yu Publikigita: 2022-09-01 15:07:13

Granda Muro 2022, Internacia Kontraŭterorisma Forumo, aranĝita de la Ĉina Popola Armita Polic-Forto, okazis kaj interrete kaj eksterrete en Pekino de la 30a ĝis la 31a de aŭgusto.

La forumon ĉeestis pli ol 170 reprezentantoj el 30 landoj, inkluzive de Ĉinio, Rusio, Pakistano, Brazilo kaj Italio.

Ĉi-jara forumo fokusiĝis al du temoj, nome la internacia kunlaboro pri batalo kontraŭ terorismo inter ĝendarmaro, polico kaj armitaj fortoj tra la mondo, kaj la aplikado de aŭtomata kaj inteligenta armilaro en kontraŭterorismaj operacoj en diversaj cirkonstancoj.

Dum la du-taga forumo, partoprenantoj dividis spertojn kaj interŝanĝis opiniojn pri la temoj en diskutoj kaj sesioj pri demandoj kaj respondoj,  aranĝitaj kaj surloke kaj per videoligo, tiel plibonigante reciprokan fidon kaj komprenon.

La forumo okazis unuafoje en 2016, kaj ĉi-jara okazaĵo estas la kvara sesio.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree