Ĉinaj leĝdonantoj vendrede voĉdone adoptis novan leĝon pri telekomunika kaj interreta fraŭdo, kiu validiĝos la 1an de decembro 2022.
Leĝdonantoj aprobis la leĝon en la 36a sesio de la Konstanta Komitato de la 13a Nacia Popola Kongreso.
La leĝo, kun 50 eroj en sep ĉapitroj, liveras juran subtenon por bati telekomunikan kaj interretan fraŭdon.