Irana prezidento emfazas gravecon de kunlaboro kun membroj de ŜKO
Yu Publikigita: 2022-09-02 17:29:00

Irana prezidento Ebrahim Raisi lastatempe diris, ke la kunlaboro de lia lando kun membroj de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo (ŜKO) estas "tre grava".

“Tia kunlaboro ligas la landon kun la ekonomia infrastrukturo de Azio,” diris Raisi responde al demando de la novaĵ-agentejo Xinhua en gazetara konferenco lunde, aldonante, ke estas tre grave, ke Irano povu havi sian parton de komerco kaj ekonomio en la regiono."

En septembro 2021, la 21a pintkunveno de la gvidantoj de la ŜKO en Duŝanbo, Taĝikio, deklaris la decidon komenci akcepti Iranon kiel plenan membron de la ŜKO.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree