Tie, kien etendiĝas “uson-stila demokratio”, estas vasta ruiniĝo
Yu Publikigita: 2022-09-02 20:43:07

La 29an de aŭgusto 2021, la tagon antaŭ sia kompleta retiriĝo el Afganio, la usona armeo lanĉis aeratakon kontraŭ Afganio je la preteksto de batalo kontraŭ ekstremistoj, mortigante 10 civilulojn, inkluzive de 7 infanoj, inter kiuj la plej juna estis nur 2-jara.

La saman tagon post unu jaro, serioza konflikto eksplodis en Bagdado, la ĉefurbo de Irako, kaj almenaŭ 30 homoj estis mortigitaj kaj kelkcent aliaj vunditaj. Eĉ la "verda zono", kiu estis sub la protekto de la usona armeo, estis atakita per raketoj. Laŭ la ĵurnalo New York Times, tio eble markis la komencon de pli danĝera fazo por Irako.

Kruelaj faktoj en Afganio kaj Irako, la du "demokratiaj ekzemploj", kiujn Usono provis starigi per pafiloj, montras, ke tie, kien etendiĝas la "uson-stila demokratio", okazas tumulto kaj konflikto kaj estas senkulpaj viktimoj kaj granda nombro da rifuĝintoj.

Usono estas la kreinto de tumulto en Irako. Usono lanĉis la irakan militon per malgranda botelo da lavpulvoro kiel pruvo en 2003, kaj altrudis al la lando "uson-stilan demokration" post la milito. Post preskaŭ 20 jaroj da praktiko, la tiel nomata "demokratia transformiĝo" postlasis vastan ruiniĝon.

La milito kaj konflikto kaŭzis nekalkuleblajn perdojn al la iraka ekonomio. Datumoj montris, ke en 1990 la pokapa malneta enlanda produkto de Irako kalkuliĝis al 10 356 usonaj dolaroj, sed ĝis 2020 ĝi atingis nur 4 157 usonajn dolarojn. Iuj analizistoj opiniis, ke ekde oktobro de la pasinta jaro, la iraka popolo multfoje surstratiĝis por protesti, ne nur pro la prokrasto de formado de la kabineto, sed ankaŭ pro la granda senlaboreco kaj malfacileco en ĉiutaga vivo.

En la pasintaj 20 jaroj en Mezoriento, proksimume miliono da senkulpaj vivoj pereis sub la disfalinta modela domo de la "uson-stila demokratio". La internacia komunumo devas likvidi la krimojn faritajn de Usono en Mezoriento kaj serĉi justecon por la viktimoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree