Lastatempe finiĝis la rikolto de 155 000 muoj (ĉirkaŭ 10 300 hektaroj) da tritiko en la montaro Tianshan de la gubernio Tekesi en Xinjiang. Grandskala maŝinaro iris tien kaj reen inter la montetoj, kaj la oraj tritikaroj estis kolektitaj en grenejojn. Sub la sunlumo, la senlimaj oraj tritikaj ondoj ondegas kun la vento. La tritikaj kampoj kaj la montoj en la malproksimo kune formas belan bildon.