Unua transmara altrapida fervojo de Ĉinio estis konstruita
Pluveta Publikigita: 2022-09-02 13:33:11

La 30-an de aŭgusto lasta grupo de 500-metraj ŝtalreloj de Fuzhou-Xiamen-a Altrapida Fervojo estis sukcese metita sur la traklito. Tio signifas la finkonstruon de la tuta linio de Fuzhou-Xiamen-a Altrapida Fervojo. Tiu altrapida fervojo estas la unua transmara altrapida fervojo de Ĉinio kun projekta rapideco de 350 kilometroj hore kaj longeco de 277,42 kilometroj. Post funkciado de la altrapida fervojo Fuzhou-Xiamen realiĝos la "unuhora" ekonomi-rondo kaj viv-rondo inter Fuzhou, Quanzhou kaj Xiamen. Ĝi havas gravan signifon por antaŭenigi la rapidan disvolviĝon de la sudorientaj marbordaj urboj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree