Gvidlinio pri plifortigo kaj plibonigo de nacidefenda edukado de ĉiuj homoj estis kune publikigita de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, la Ŝtata Konsilio kaj la Centra Milita Komisiono.
La gvidlinio emfazas la gravecon plifortigi nacidefendan edukadon kaj plialtigi konscion de la popolo pri nacia defendo, kaj precizigas pliajn klopodojn por efektivigi tutecan vojon al nacia sekureco kaj plifortigi la viglatentemo de homoj kontraŭ eblaj danĝeroj en tempo de paco, respekton al armeanoj, kaj senton de respondeco pri konstruado de forta lando kun forta armeo.
La gvidlinio diras, ke entuziasmo kaj agado celantaj protekton de nacia defendo devas esti dividitaj de la tuta socio. Ĝi urĝas plibonigi edukadon en nacidefendaj teorioj, scioj, historio, statutoj, koncernaj situacioj kaj taskoj, trejnado pri lerteco, kaj kulturo.