Ĉinio lanĉas sateliton Yaogan-33 02
Jianping Publikigita: 2022-09-03 16:27:35

Ĉinio lanĉis la sateliton Yaogan-33 02 per portoraketo Changzheng 4C je la sepa kaj 44 minutoj sabate antaŭtagmeze laŭ pekina tempo en Jiuquan-a Satelit-Lanĉa Centro.

Laŭ Ĉina Komunikila Grupo la satelito sukcese eniris sian antaŭfiksitan orbiton. Ĝi estos uzata por sciencaj eksperimentoj, esplorado de terresursoj, taksado de agrikulturaj produktoj kaj preventado de naturaj katastrofoj.

La lanĉo markis la 435-an flugon de la serioj de portoraketo Changzheng.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree