Raporto de Bloomberg vendrede diris, citante eŭropajn oficialulojn, ke la Eŭropa Unio (EU) venontsemajne prezentos helppakaĵojn al Ukrainio kun valoro de 5 miliardoj da eŭroj, kio estas parto de plano anoncita de la Eŭropa Komisiono en junio.
La asignita fonduso estos intencita por kovri "urĝajn elspezojn", inkluzive de la pago de salajroj kaj bonstatigaj monsumoj al ukrainaj civitanoj. Oni rimarkas, ke la reprezentantoj de la EU konsentis pri la detaloj de la novaj helppakaĵoj en kunveno interrete okazinta vendrede, kaj ili ankaŭ konsentis daŭrigi disvolvi mekanismon por provizi Ukrainion per la ceteraj 3 miliardoj da eŭroj da makroekonomia helpo.