Wang Yi renkontiĝas kun eksiĝonta rusa ambasadoro al Ĉinio
Jianping Publikigita: 2022-09-03 14:50:31

Vendrede ĉina ŝtata konsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi renkontiĝis kun Andrey Denisov, eksiĝonta rusa ambasadoro al Ĉinio.

Wang alte taksis la kontribuon de Denisov pro lia kontribuo al la disvolvo de la dulandaj amikaj rilatoj. Li diris, ke la rusa ambasadoro estas “bona amiko”, “malnova amiko” kaj “vera amiko”, kiu restas en Ĉinio preskaŭ jardekon, antaŭenpuŝas duflankajn kunlaborojn kaj defendas internacian justecon.

Wang diris, ke ĉina prezidanto Xi Jinping kaj lia rusa paralelulo Vladimir Putin kontinue antaŭenigas la strategian plenampleksan kunlaboron inter Ĉinio kaj Rusio, plifortigante la popolan volon por kaj la socian bazon de la amikeco inter la du landoj. Li aldonis, ke la progreso en la dulanda kunlaboro ankaŭ estas la frukto de la klopodoj de Denisov.

Denisov diris, ke li atestis multajn grandajn atingojn de Ĉinio kaj kredas ke pli da atingoj estos faritaj. Li diris, ke, gvidate de la dulandaj gvidantoj, la rilatoj inter Ĉinio kaj Rusio eniris novan epokon, aldonante, ke la du flankoj daŭre firme subtenos unu la alian pri aferoj rilataj al la kernaj interesoj de ambaŭ landoj.

 

  

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree