La Nacia Komisiono pri Sano raportis dimanĉe, ke la ĉina ĉeftero registris 384 novajn konfirmitajn kazojn de la kronvirusa malsano sabate, kun 314 kazoj de loka propagiĝo kaj 70 importitaj kazoj.
Sabate estis registritaj ankaŭ 1 464 sensimptomaj kazoj, kaj 24 079 sensimptomaj pacientoj restas sub medicina observado.
La totala nombro de konfirmitaj kazoj sur la ĉina ĉeftero estas 244 708, kaj la nombro de mortoj ankoraŭ estas 5 226.