Ĉina plejalta leĝdonanto Li Zhanshu faros oficialan viziton al Rusio, Mongolio, Nepalo kaj Sud-Koreio de la 7a ĝis la 17a de septembro laŭ la invitoj de prezidanto de la Rusa Ŝtata Dumao Vyacheslav Volodin, prezidanto de la Ŝtata Granda Ĥuralo de Mongolio Gombojav Zandanshatar, prezidanto de Nepala Ĉambro de Reprezentantoj Agni Sapkota kaj prezidanto de Sud-Korea Nacia Asembleo Kim Jin-pyo respektive.
Li, prezidanto de la Konstanta Komitato de la ĉina Nacia Popola Kongreso, ankaŭ ĉeestos la 7an Orientan Ekonomian Forumon dum sia vizito en Rusio.