Orienta Karnavalo:Fajrtorĉa Festo
Mirinda Publikigita: 2022-09-04 16:22:17

Ĉu vi scias la festojn pri fajro? Mi konas la Fallas de Hispanio, Nokto de Majo de Germanio. En Ĉinio ni ankaŭ havas similan feston nome la Fajrtorĉa Festo, sekvu min al la sudokcidenta Ĉinio por sperti la ĉarmon de Orienta Karnavalo.

La Fajrtorĉa Festo estas unu el la gravaj tradiciaj festoj de etnoj Yi, Bai kaj Naxi en la provincoj Yunnan, Sichuan kaj Guizhou en sudokcidenta Ĉinio. La festo ofte okazas de la 24a ĝis la 26a de junio laŭ la luna kalendaro kaj daŭras tri tagojn kaj noktojn. La Fajrtorĉa Festo de Yi-etno estas plej karakteriza kaj la etno eĉ estas nomata kiel “fajra etno”. La ceremonio de la festo sufiĉe montras noblan estimon de la etno al la naturo kaj la praŭloj. 

En la unua tago de la festo, oni bonvenigas fajron. Vilaĝanoj oferas bovojn kaj ŝafojn por kuna ĝuado kaj preparas manĝaĵojn por ofero al la prapatroj. Nokte la homoj per tradicia maniero fajrigas la torĉon kun ŝtono kaj voĉlegis sutron. La infanoj poste prenas la fajrotorĉon el maljunuloj kaj vagas en la kampo por senigi malsanon kaj katastrofojn per la fajrolumo. En la dua tago oni temas pri “fajroludo”. Ĉiuj ludas la fajron en diversaj manieroj kaj kune dancas la plej tradician “maldekstra-pieda dancon” ĉirkaŭante la tendarfajron. La knaboj okazigas ĉeval-konkuron, luktadon kaj kantas. La knabinoj dancas vestitaj en etnaj vestoj. La geamantoj rendevuas tiutage kaj pro tio, la festo estas alinomata “Valentina Tago de la Oriento”. En la lasta tago de la festo, la homoj kune okazigas la ceremonion de “fajro-adiaŭo” por riĉa rikolto kaj paco en la plej solena formo.  

Nun ni iru pli sudokcidenten. Tie en la urbo Dali de Yunnan-provinco la Bai-etno havas alian fajran feston en la antikva urbo dum la sama periodo. Tiutage la homoj ornamas la fajrotorĉon per koloraj flagoj. Nokte la homoj bruligas la torĉon kaj komencigas la karnavalon. La homoj nigrigas alies vizaĝojn per lignokarba karno. Ne timu, tio estas ilia speciala maniero por esprimi bondezirojn kaj dividi ĝojon! En la lastaj junuloj ankaŭ okazigis liberĉiela bazaron dum la festo. Do komentu al mi pri la festoj pri fajro en via lando, Mirinda atendu vin en la Mirinda Mondo!

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree