Kuba registaro kritikis decidon de Usono pri plilongigo de blokado kontraŭ Kubo
Qiujieming Publikigita: 2022-09-04 18:57:31

La kuba registaro sabate kritikis la decidon de Usono pri plilongigo je unu jaro de la “Agado pri Komerco kun la Malamiko”, leĝo, kiu pravigas la blokadon truditan al Kubo dum pli ol 60 jaroj.

Kuba prezidento Miguel Diaz-Canel diris en Twitter, ke la registaro de Biden ne kuraĝas ĉesigi la “Agadon pri Komerco kun la Malamiko” kaj uzas ĝin kiel “senkulpigon” por daŭrigi la blokadon kontraŭ Kubo.

Usona prezidento Joe Biden vendrede decidis plilongigi la “Agadon pri Komerco kun la Malamiko” kontraŭ Kubo ankoraŭ unu jaron ĝis la 14a de septembro 2023.

Kuba ministro pri eksterlandaj aferoj Bruno Rodriguez vendrede diris en Twitter, ke Biden uzas la “Agadon pri Komerco kun la Malamiko” por turmenti la kuban registaron kaj popolon. La agoj de Usono estis vaste oponitaj de la internacia komunumo.

Aprobita de la Usona Kongreso en oktobro 1917, la leĝo donas al la prezidento povojn limigi komercon kun landoj konsiderataj malamikaj kaj malfermas la eblecon efektivigi ekonomiajn sankciojn.

Ĝi estis efektivigita kontraŭ Kubo unuafoje en 1962 de tiama usona prezidento John F. Kennedy.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree