Nevidebla linio ne ekzistas
Mirinda Publikigita: 2022-09-04 16:35:02

Lastatempe el la novaĵoj vi certe vidis tiun mapon. Jes, ĝi montras nian karan Tajvanan Insulon de ĉina teritorio. En raportoj de iuj eksteraj amaskomunikiloj, kelkfoje aperis la vorto “mezlinio de Tajvana Markolo”. Ĉu vi pensas, ke ĝi estas geografia koncepto? TUTE NE! Ĉar ĝi neniam ekzistis.  

La tiel nomata “mezlinio de Tajvana Markolo” estas falsa limo en la markolo. Post kiam la tajvana instanco subskribis trakton de kunlabora defendo de Usono kaj Tajvano, la usona armeo por regi la konfliktan skalon kaj protekti sin mem, postulis, ke la batalaviadiloj kaj ŝipoj de tajvanaj trupoj aktivus nur oriente de la markola mezlinio, kio estas arka linio de nordoriento al sudokcidento. Male la usona armeo ne garantios ĝian sekurecon. Pro tio la tiel nomata “mezlinio de Tajvana Markolo” estis imagita linio de reciproka neinvado difinita de Usono dum la Malvarma Milito. 

La linio estis alinomata “Linio de Davis” kun la nomo de oficiro de la pacifika komandejo de la usona armeo. Post tio la aerarmeo de Tajvano difinis sian “aerdefendan zonon” laŭ la markola mezlinio.

En la fabelo, du ĉarlatanoj kun nevideblaj linioj faris nevideblan “luksan veston” al la reĝo. Nun eksterlandaj amskomunikiloj komentaĉis Ĉinion per nevidebla limlinio.

La 26an de majo, 2022 proparolanto de ĉina Nacidefenda Ministerio Wu Qian respondis: Tajvano estas landparto de Ĉinio, kie venis la tiel nomata markola mezlinio?

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree