Usona konsultiĝa kompanio Gallup publikigis opinisondon en la 1a de septembro, montrante, ke 44% da usonaj gepatroj zorgas pri la sekureco de siaj gefiloj en lernejo en la komenco de la nova semestro. Tiu ĉi procento kreskis je 10% kompare kun la sama periodo en 2019, kaj estas la plej alta de la lastaj 24 jaroj.
20% da gepatroj diris, ke iliaj gefiloj esprimis maltranviliĝon pri la sekureco de siaj lernejoj.
De la lastaj ses monatoj, grandskalaj mortpafadoj okazis en multaj lokoj en Usono, kiuj maltrankviligas la usonajn gepatrojn kaj gefilojn, precipe la mortpafado okazinta en Robb Elementa Lernejo en Teksaso en majo, kiu mortigis 19 infanojn kaj 2 instruistojn.