De la Monda Ekspozicio ĝis la Ĉina Internacia Importa Ekspozicio
Lucia Publikigita: 2022-09-05 19:54:28

184 tagoj, 246 ekspoziciantoj, 73,08 milionoj da vizitantoj, jen estas la rezultoj de la 41a Monda Ekspozicio. La 41a Ŝanhaja Monda Ekspozicio estas ankaŭ la unua Monda Ekspozicio okazigita en Ĉinio.

La ĉinoj aprecis ekzotikajn kutimojn kaj diversajn kulturojn sen bezono eliri el la lando, kaj eĉ se nun ni retrorigardas la okazaĵojn, ili ankoraŭ estas mirindaj.

La Monda Ekspozicio ĉiam estas grandioza okazaĵo por montri la altnivelan teknologion kaj kulturon de diversaj landoj. Liftoj, telefonoj, kaj eĉ glaciaĵbulkoj eniris la publikan vivon per la Monda Ekspozicio.

Post 8-jara preparado, la Ŝanhaja Monda Ekspozicio multe ŝanĝis la urbon. La bazo por sukcesa okazigo de la Monda Ekspozicio estis la  atingoj de la urbo en disvolvado pro reformado kaj malfermo de Ĉinio, kiu ankaŭ estas  la fido de Ŝanhajo kiel la ĉina ekonomia, komerca kaj financa centro.

Enirante la novan epokon, la Ŝanhaja Internacia Importa Ekspozicio fariĝis nova simbolo de la altnivela malfermo de Ĉinio al la ekstera mondo kaj nova interpreto de la epoka spirito de la ĉina malfermiteco kaj inkluziveco. Novembre 2018, la unua Ĉina Internacia Importa Ekspozicio okazis en la Ŝanhaja Nacia Konferenca kaj Ekspozicia Centro, kiu ankaŭ estas la unua nacia ekspozicio de la mondo kun la temo de importado. Ĝis nun Ŝanhajo kvarfoje okazigis la importan ekspozicion, kun preskaŭ 200 partoprenantaj landoj kaj regionoj el la mondo. En novembro ĉi-jare ankaŭ okazos la kvina Ĉina Internacia Importa Ekspozicio en Ŝanhajo.

Manĝaĵoj kaj agrikulturaj produktoj, aŭtoj, teknikaj ekipaĵoj, konsumaĵoj, medicinaj aparatoj kaj sanzorgo, kaj serva komerco

Fakte Ĉinio utiligis sian grandan merkaton kaj ŝancojn por konstrui unuaklasan komercan platformon por la mondo. Malantaŭ tio estas  porgresintaj financa industrio, efika loĝistika sistemo kaj internacia komerca medio.

En la pasintaj dek jaroj, la totala transakcia kvanto de la financa merkato de Ŝanhajo kreskis de 528 duilionoj da juanoj al 2 511 duilionoj da juanoj. La totala valoro de havena varkomerco restis la plej granda en la mondo. La kontenera trafiko de Ŝanhaja Haveno okupis la unuan lokon en la mondo dum sinsekvaj 12 jaroj.

La Ŝanhaja Monda Ekspozicio kaj la Ĉina Internacia Importa Ekspozicio estas la fenestroj de Ĉinio por koni la mondon kaj tiuj de la mondo por observi Ĉinion. Ni kune atendu la novajn rakontojn koncernajn al la malfermo de Ĉinio! Komentu al mi!

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree