La plej nova raporto publikigita de hinda ŝtata banko SBI en la 3a de septembro montras, ke laŭ la nuna ekonomia kresko, Hindio fariĝos la monde tria ekonomio en 2029. La raporto prognozis, ke la enlanda malneta produkto de Hindio superos tiun de Germanio en 2027. Laŭ statistikaj donitaĵoj de la Internacia Mona Fonduso pri enlanda malneta produkto, la hinda ekonomio superos la britan en la lasta trimestro de 2021 kaj okupis la kvinan lokon en la mondo nur post Usono, Ĉinio, Japanio kaj Germanio. Tamen iuj ekonomikistoj diris, ke estas observebla la plua alta kresko de la hinda ekonomio.