Pariga helpo alportas gigantan ŝanĝiĝon al enlandaj regionoj
Henggang Publikigita: 2022-09-05 15:57:07

* Sub la pariga skizo de Ĉinio inter evoluintaj kaj subevoluintaj regionoj, riĉa provinco Fujian estis parigita kunla regiono Ningxia, helpante ĉi-lastan por ekonomia disvolviĝo.

* La ĵus konstruita urbeto Minning estas flagŝipo kaj nuntempe havas pli ol 60 000 loĝantojn translokigitajn de aridaj montoj. Ili ĉefe laboras pri plantado kaj bredado aŭ en fabrikoj.

* Krom rekta investo, lernejoj kaj hospitaloj en Fujian kunlaboris kun siaj ekvivalentoj en Ningxia, sendante instruistojn aŭ spertajn kuracistojn kaj helpante trejni studentojn aŭ medicinajn profesiulojn.

Aera foto farita la 15an de julio 2021 montras la panoraman vidon de la urbeto Minning en la Ningxia-a Huj-a Aŭtonoma Regiono de nordokcidenta Ĉinio. (Xinhua/Wang Peng)

Danke al la helpo de la marborda provinco Fujian de orienta Ĉinio, iam malriĉaj vilaĝoj en malproksimaj aridaj montoj de Ningxia-a Huj-a Aŭtonoma Regiono atestis gigantan ŝanĝiĝon dum la pasintaj jardekoj.

Xie Xingchang, 66-jara, vendas lokajn agrikulturajn produktojn en rektelsenda platformo kaj rakontas fascinajn rakontojn pri la urbeto Minning dum videoligaj kunsidoj.

La rakonto datiĝas de la aŭtuno de 1996, kiam Ĉinio lanĉis parigan skemon inter evoluintaj kaj subevoluintaj areoj. Riĉa provinco Fujian estis parigita kun enlanda regiono Ningxia.

En 1997, Fujian kaj Ningxia konsentis pri konstruado de nova vilaĝo proksime de la ĉefurbo Yinchuan de Ningxia por translokigi vilaĝanojn en aridaj montoj al loĝeblaj regionoj proksimaj al la Flava Rivero.

Minning, nomata laŭ la mallongigo de Fujian kaj Ningxia, iom post iom disvolviĝis kiel urbeto, kun pli ol 60 000 loĝantoj, kies ĉefa vivtena industrio estas plantado vinberoj, fungoj kaj liciberoj kaj bredado de brutoj.

La hejmo de Xie estis malgranda monta vilaĝo en Xihaigu, kie ekstrema senpluveco devigis lokanojn dependi nur de registara helpo antaŭ la 1980-aj jaroj. Kiam li eksciis, ke Fujian povas sendi inĝenierojn kaj spertulojn, li vidis esperon.

Li persvadis iujn el siaj vilaĝanoj translokiĝi al la nova vilaĝo, kie ili konstruis siajn proprajn ĉambrojn kaj rekuperis virgan teron. Ili havis pompan rikolton la sekvan jaron danke al la irigacia sistemo financita de la registaro, kaj la irigacia sistemo alportis akvon de la Flava Rivero, kaj instigis pli da homoj ekloĝi en la nova vilaĝo.

Antaŭ la fino de 2020, Fujian investis ĉirkaŭ 3,37 miliardojn da juanoj (ĉirkaŭ 492 milionoj da usonaj dolaroj) en pli ol 4 000 projektoj en Ningxia, kun pli ol 160 novaj vilaĝoj same kiel konstruita urbeto Minning.

Laboristoj pakas cerealajn produktojn en la ekologia agrikultura kompanio financita de provinco Fujian, en la gubernio Haiyuan de Zhongwei, Ningxia-a Huja Aŭtonoma Regiono de nordokcidenta Ĉinio, la 28an de februaro 2022. (Xinhua/Wang Peng)

Dungado ĉe pordo

La turnigo de vilaĝano al laboristo estas grava forto en la batalo kontraŭ malriĉeco. En tiu ĉi jaro, pli ol 50 000 kamparanoj el Ningxia laboras en Fujian sub helpo de la registaro. Estas pli bone, ke investantoj de Fujian malfermis pli ol 6 700 entreprenojn en Ningxia.

"Se vi volas gajni, vi devas lukti," Liu Kuangkuang el vilaĝo Sanhe sub la gubernio Longde de Ningxia citis vortojn de populara kanto en Fujian-dialekto, kiun li lernis dum sia restado tien.

Antaŭ tri jaroj, komercistoj el Fujian malfermis grundan tegaĵan fabrikon en la industria parko por mildigi malriĉecon en Minning de Longde. Liu laboras en la fabriko kaj ne plu bezonas vojaĝi malproksimen por bone pagita laboro.

"Mi gajnas 6 000 juanojn ĉiu monate," li diris.

"Ĉiam estas prioritato krei pli da laborpostenoj kaj instrui al lokaj laboristoj necesajn lertecojn," diris Xie Min, registara oficialulo de la  urbo Guyuan de Ningxia.

De vinberoplantado kaj fotovoltaa agrikulturo ĝis bruta bredado, pli diversaj industrioj metis radikojn en Ningxia kun la profundiga kunlaboro inter Fujian kaj Ningxia.

La jara pokapa enspezo de Minning pliiĝis de ĉirkaŭ 500 juanoj en komenco de la translokiĝo al pli ol 16 000 juanoj en la pasinta jaro.

Instruisto gvidas studentojn de la Ningxia-a Huj-a Aŭtonoma Regiono de nordokcidenta Ĉinio en Altnivela Teknika Lernejo de la SCUD en Fuzhou, provinco Fujian de orienta Ĉinio, la 4an de marto 2021. (Xinhua/Jiang Kehong)

Redukto de malriĉeco per edukado

Hai Peng, kvankam nur 20 -jaraĝa, jam instruis en Ningxia teknika lernejo dum unu jaro.

Fujian kaj Ningxia kune establis la teknikan lernejon en Guyuan en 2018. Kiel branĉo de la Fujian-bazita teknika kolegio SCUD, ĝi liveras fakojn kiel elektronikan teknologian aplikon, instaladon kaj prizorgon de elektra teknologio, instaladon kaj bontenadon de elektra aŭtomatigo kaj elektran komercon.

La lernejo enskribis pli ol 800 lokajn studentojn el kamparaj familioj dum la pasintaj tri jaroj.

Hai pasigis jaron lernante teoriajn sciojn en la Ningxia Lernejo kaj aliajn du jarojn por lerta trejnado kaj praktikado en Fujian. Dum multaj el liaj samklasanoj fariĝis lertaj laboristoj en Fujian, li elektis esti instruisto reen hejmo.

Li ĉefe instruas bazajn principojn kaj praktikojn de maŝina operacio, por helpi studentojn pli bone kompreni libro-scion en preparo por praktikado kaj laborado post diplomiĝo.

Kiel bonega diplomiĝinto kaj laboristo, li estas plene kompetenta pri la instruado. Tamen li daŭre studas en sia libera tempo, esperante plibonigi sian akademian kapablon kaj akiri pli gravajn kapablojn kaj atestilojn.

Ĝis nun, 75 lernejoj kaj 29 hospitaloj en Fujian kunlaboris kun siaj ekvivalentoj en Ningxia, sendante instruistojn aŭ spertajn kuracistojn kaj helpante trejni studentojn aŭ medicinajn profesiulojn.

Hai kreskis en la montoj kaj neniam vidis la maron. Dum lia restado en Fujian, lia plej ŝatata libertempa agado estas rigardi la maron. Li diris, ke la ruliĝantaj ondoj ĉiam alportis al li esperon kaj momenton.

En sia libertempo, li ofte montras al siaj lernantoj la primarajn bildojn en sia telefono, kuraĝigante ilin studi forte kaj prepari sin por renkonti la mondon preter la montoj unu tagon kaj akiri pli grandajn atingojn.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree