Lunde rusa Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris, ke en la 10a horo kaj 50 minutoj de la 5a de septembro laŭ la loka tempo de Kabulo, neidentigita armito faris eksplodigon ĉe pordo de la rusa ambasadorejo en Afganio kaj la eksplodo mortigis du rusajn diplomatojn kaj vundis kelkajn aliajn afganojn.
Tiutage novaĵa sekretario de rusa prezidento Dmitry Peskov diris, ke tio estas terorisma evento. Rusio firme kondamnas similajn terorismajn agojn.