Limigo de ĉipoj al Ĉinio estos kontraŭakuzita
Mirinda Publikigita: 2022-09-05 15:53:11

                                             

Lastatempe Usono publikigis Leĝprojekton pri Ĉipoj kaj Scienco 2022, kiu intencas devigi entreprenojn forlasi la ĉinan merkaton. La ĉipo-dezajna kompanio NVIDIA diris, ke usonaj oficialuloj malpermesis la kompanion eksporti al Ĉinio du altteknologiajn inteligentajn ĉipojn. Proparolanto de ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Wang Wenbin kritikis, ke la ago de Usono rompis la industrian ĉenon kaj provizan ĉenon de la mondo kaj estas tipa sciencteknologia hegemonio.

Ĉinio estas la plej granda merkato de ĉipoj en la mondo. Laŭ kalkulo de Bostona Konsultiĝa Grupo, se Usono komplete malpermesos rilatajn entreprenojn fari eksportadon al Ĉinio, la duonkonduktantaj entreprenoj de Usono perdos 18% de tutmonda merkato kaj 37% de enspezo, kaj malmultiĝos 15 000 ĝis 40 000 altteknikaj laborpostenoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree