Mjaŭ-nacieca fraŭlino daŭrigas vakstinkturadon
Ĝoja Publikigita: 2022-09-06 09:58:46


Pli-ol-20-jara mjaŭ-nacieca fraŭlino Zhang Juanjuan loĝas en strato Xihang de ekonomia kaj teknika ekspluata zono Anshun de ĉina sudokcidenta provinco Guizhou. Ŝiaj avino kaj patrino estas lertuloj de vakstinkturado. En infaneco ŝi estis nepercepteble influata de vakstinkturado, kion ŝi vidis kaj aŭdis ĉiutage. Tial ŝi interesiĝis pri la metio de la infaneco.

Fininte lernadon en alia urbo, Zhang revenis al la hejmloko kaj komencis lernadon de sia patrino kaj ekdaŭrigis la vakstinkturan teknologion de mjaŭ-nacieco. Ŝi registris kompanion sur la bazo de metiejo pri vakstinkturado, kiun ŝiaj gepatroj entreprenis pli ol dek jarojn, kaj malfermis studion por spertado. Zhang ankaŭ neregule faris kursojn por senpage instrui al hejmlokanoj la teknologion kaj helpi ilin pliigi enspezon per la metio.

Pri estonteco, Zhang esperis per interreto konigi la mjaŭan vakstinkturadon al pli da homoj kaj altiri pli da junuloj heredi la metion. 

Fotas Yang Wenbin, xinhuanet.com


Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree