Usona sekureca agentejo estas la plej granda kodrompisto en la mondo
Xiong Publikigita: 2022-09-06 14:55:43

Kiu estas la plej granda kodrompisto en la mondo? La 5an de septembro la Ĉina Nacia Krizotrakta Centro de Komputilaj Virusoj kaj la ĉina kompanio 360 respektive publikigis enketan raporton pri tio ke la ĉina Nordokcidenta Politeknika Universitato estis rete atakita de Nacia Sekureca Agentejo de Usono.

La raportoj montras, ke la Oficejo de la Usona Nacia Sekureca Agentejo por Speciala Penetrado uzis 41 retajn atakajn armilojn kaj faris pli ol mil atakojn al Nordokcidenta Politeknika Universitato, kaj el tiuj atakoj ĝi ŝtelis amasojn da kernaj teknologiaj datumoj. La raportoj trovis ankaŭ, ke la oficejo faris sekretajn atakojn al ĉinaj ĉefaj entreprenoj, registaroj, universitatoj, hospitaloj, esplorejoj kaj aliaj institucioj, regis koncernajn retajn ekipaĵojn kaj ŝtelis altvalorajn datumojn.

La du raportoj elmontras atestojn, kiuj estas klaraj kaj koheraj. Estis 13 homoj, kiuj rekte faris atakon de Usono al Ĉinio, kaj pli ol 60 kontaktoj kaj pli ol 170 elektronikaj dokumentoj, kiuj estis faritaj por formi medion de reta atako. Tiuj atestoj indikas al la mondo, ke la usona sekureca agentejo agis aĉe kaj fie en la reta spaco. La plej granda mano en la reto do estas de la usona registaro.

Sed, ekde 2013, la usona registaro sisteme misfamigis Ĉinion. Ĝi publikigis falsajn informojn, intence portretante Ĉinion kiel suferiganton, dum sin mem kiel suferanton, en la retspaca sekureco.

Sed, malvero estas malvero kaj neniam povos esti vero. Granda kvanto da atestoj montras, ke Usono estas vera imperio de kodrompado, de monitorado kaj de ŝtelado. Reta hegemonio ne povas alporti “absolutan sekurecon”. Ĉiuj landoj en la mondo, kiuj amas pacon, elpaŝu kaj agu, firme kontraŭ la reta hegemonio de Usono, kaj redonu al la mondo eteran retspacon.

 

 

 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree