Ĉina Komunikila Grupo oficiale fariĝis fabrika institucio de internaciaj publikaj signaloj de Parizaj Olimpikoj 2024
Mirinda Publikigita: 2022-09-06 10:54:16

Lunde Ĉina Komunikila Grupo (ĈKG) kaj kompanio de brodkasta servo de Olimpikoj subskribis kunlaboran interkonsenton pri fabrikado de internaciaj publikaj signaloj dum la Parizaj Olimpikoj 2024. ĈKG oficiale fariĝis institucio de fabrikado de internaciaj publikaj signaloj dum la Parizaj Olimpikoj. Laŭ la interkonsento, ĈKG servos por fabrikado de internaciaj publikaj signaloj de kvar programoj, inkluzive de gimnastiko, tabloteniso, volanludo kaj rokgrimpado, en la Parizaj Olimpikoj 2024 kaj estos la ŝtata televidstacio kun plej multaj fabrikaj projektoj de internaciaj publikaj signaloj en la olimpikoj.

Prezidanto de la Internacia Olimpika Komitato Thomas Bach sendis gratulan leteron. En la letero al estro de ĈKG Shen Haixiong, Bach diris, ke ĈKG faris grandajn kontribuojn al sukcesa disvastigo de Olimpikoj per altkvalita raporto kaj profesia kapablo kaj helpis la Olimpikojn etendiĝi al spektantoj de diversaj lokoj en la mondo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree